Dek tagojn malfruigxis mia raporto.
En la fino de marto mi kaj mia edzino vojagxis en Tokio. Sed tamen ni restis tie nur dum du tagoj.
Hodiaux mi raportas pri Sanktejo JASUKUNI, kiu estas speciale unika sanktejo. Cxar gxi estis konstruita nur por mortintoj de milito.
En la teritorio de sanktejo Jasukuni staras konstruajxo nomata JUUSXUUKAN(遊就館). Tie mi neatendite trovis batalaviadilo ゼロ戦,kanonon kaj lokomotivon.
Jen malsupre mi montras fotojn pri la sanktejo Jasukuni.














