En la lasta mardo(13a de februaro) venis f-ino Min, korea esperantistino, al mia laborejo. Mia amiko Ogauxa akompanis sxin por sxia vojagxeto. En la cxambro de mia laborejo ni interbabilis en la lingvo Esperanto. Ni trinkis kafon aux teon mangxante kukojn.
Mi estis gxoja interparoli kun alilandano, cxar dum longa tempo mi ne havis sxancon parolki kun alilandanoj.
Sxi nun estas en Kobe laux la retletero de mia amiko.