Kvar jaroj post la granda katastrofo | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。


negxis


En la lasta nokto negxis en multaj regionoj. Cxe ni negxis cxirkaux 10 cm alta.

Hodiaux estas gxuste kvar jaroj post la granda katastrofo en orienta Japanujo. Ne nur hodiaux sed ankaux en multaj lastaj tagoj televida kaj radia elsendoj ofte raportis pri la viktimoj de tiu katastrofo.

Precipe la plej bedauxrinda afero estas fakto de atomaj centraloj. La atomaj centraloj en Hukusxima(Fukushima), kiuj eksplodis kaj disvastigis radioaktivecojn, estas ankoraux je dangxera stato.

Japana registaro intencas permesi la kompaniojn de elektraj centraloj refunkciigi atomajn centralojn. Mi timas, ke la atomaj centraloj denove okazigos mizerajn akcidentojn.