Bankedo eksterdoma | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。


Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)-yaku


Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)-taberu

Hierauxvespere de la 7a kaj duono gxis la 9a kaj duono ni havis bankedon antaux nia domo. Per la du fotoj supraj vi povas supozi kiel ni kuiris kaj mangxis la kuirajxojn.

Jes, ni havis eksterdoman rostobankedon.

Ni preparis "Katorisenkou"kontraux la atako de moskitoj. La bankedo komencigxis tro malfrue kaj estis malluma,kaj mi maljunulo ne povis bone distingi kio esta tio sur la metala reto.

Iuj trinkis bieron kaj aliajn trinkis teon.

En la lasta jaro mi kaj mia edzino vizitis mian korespondanton en Francujo. Tie ni ofte spertis eksterdoman bankedon. Kaj tuj post la vojagxo ni okazigis la bankedon vespere tuj antaux nia domo. Kaj nia filino deziris havi eksterdoman bankedon ankaux en cxi tiu somero.

Ne nur miaj familianoj sed ankaux niaj parencoj kaj ties amikino partoprenis en la bankedo.