En la 16a de julio mi kaj mia edzino kune vizitis kastelon NAGOJA. Estis tre varma tago. Multaj homoj vizitis tien. Mi fotis supran foton je 30 minutojn post la tagmezo.
En la kastelo oni klimatizas je agrabla temperaturo.
Cxi tiu kastelo estas betona konstruajxo sed aspektas tre bona. Urboestro Kauxamura deziras rekonstrui lignan kastelon. Gxi kostas tre tre alte kaj ecx poste gxi bezonas multegan koston por subteni bonan staton. Kaj kontraux tertremo oni devas pagi terure altan koston.
Origine kastelo estis konstruita kontraux milito antikva. Nuntempa kastelo estas nur por la trismo. Do betona kastelo suficxas por turistoj, mi pensas.