Geedzigxa ceremonio en la mezo de Tajfuno la 11a | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。


postceremonio
Novgeedzoj kaj iliaj geamikoj


La tajfuno n-ro11a atakis Japanujon. En la 10a de auxgusto la okulo de 11a tajfuno trapasxis super urbo Kobe.

Dume mi partoprenis en la geedzigxa ceremonio de mia nevo en la 9a de auxgusto. La ceremoniejo estis hotelo kiu staras en urbo Asija.

Matene en la 9a tago mi atingis la stacion Asija kaj tiam pluvis ka ventis forte. Certe la tajfuno 11a proksimigxis. En la tagmezo cxesis la pluvo. Kaj la geedzigxa ceremonio komencis en la kristana pregxejo. La pastro alilanda paroladis mallerte en la japana kaj rapide en la angla. Mi ne povis bone komprenis lin.

Post la ceremonio cxiuj eliris el la pregxejo kaj venis al eksterdoma gxardeno kaj okazis flora pluvo. Tiam la vetero estis bona kaj oni fotigxis kun la novgeedzoj kun la bela pejzajxo. Tiam mi fotis la supran foton.

Kaj poste en la granda cxambro de la hotelo oni okazigis la geedzigxan festenon.

En la sekvanta tago la 10a de auxgusto la tajfuno 11a superkuris super nia kapo.