Ciklameno(シクラメン) | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。


シクラメン

Jen supre vi povas vidi junan floron de ciklameno.

Post longa atendado ciklameno ekfloris hodiaux.

En la lasta auxtuno sxajne en la fino de septembro mi transplantis la ciklamenon en novan ujon kaj mi donis multan sterkon kaj suficxe multe da akvo en la ujon. Post iom da tempo gxermis kaj kreskis grandaj folioj. Kaj poste aperis multe da malgrandaj florgxermoj sed tamen dum longa tempo ili ne floris. Kaj finfine hodiaux unu floro ekfloris super la folioj. Kaj la sekvanta florgxermo kreskis super la folioj. Sxajne gxi ekfloros morgaux.

Gxuste antaux unu jaro mi acxetis tiun ciklamenon en proksima florvendejo kaj gxi dauxre floris gxis la lasta majo, kaj de junio gxi ekdormis.