Jen estas akvomelonoj trancxitaj. En cxi tiu jaro mi provis produkti akvomelonojn por la unua fojo.
En la lasta majo mi acxetis la plantojn kaj plantis ilin en la kampeto, kiu situas sude de la auxtohaltejo. Herbacxoj multe kaj rapide kreskis. Tio malhelpis la kreskadon de la plantoj de akvomelono.
Tamen en la komenco de auxgusto du akvomelonoj maturigxis. Ni rikoltis ilin. Miaj familianoj mangxis ilin. Ili ambaux estas ne grandaj sed ili estas dolcxaj kaj bongustaj. La hauxtoj estas maldikaj. Cxu vi rimarkis tion?