Granda tertremo (M 9.0) okazis en la Nordorienta regiono en Japanujo en la 11a de marto 2011. Tuj post la tertremo Cunamo atakis tiun regionon. Kaj en la gubernio Hukusxima Nukleaj centraloj auxtomate cxesis la funkcion.
La tertremo estas la plej granda en pasintaj cent jaroj. Sxajne la tertremo kaj la cunamo mortigis pli ol dek mil homojn. Cunamo estas pli terura ol tertremo.
Multege da domoj disfalis en ruinojn pro la tertremo kaj la cunamo.
Nukleaj centraloj en Hukusxima estis atakitaj de ili, kaj ties helpaparatoj estis for portitaj de la cunamo. Oni devas dauxre malvarmigi ilin. Sed tamen mankas al ili la helpaparatoj kaj la centraloj sin varmigis kaj ili komencis produkti radioaktivecon. Oni ne sukcesas bone malvarmigi la korpojn.
Elektro mankas al la regiono Kantou, al kiu apartenas ankaux Tokio, kaj en tiu regiono oni faras intencan elektran paneon en cxiu tago dum tri horoj.
Nun Japanujo estas en la mezo de natura kaj ne natura katastrofo.
