Al Francujo | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。



Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)-begonio
begonio

En la venonta monato mi vojagxos en Francujo. Mi vizitos mian malnovan leteramikon. Li nun logxas en Francujo kun sia edzino sed antauxe ili logxis en Svislando, kien multaj japanoj deziras vojagxi.

Mi revidos ilin post multaj jaroj , post pli ol 20 jaroj. Mi atendas la tagojn, kiam ni povos rekte interparoli en la komuna lingvo Esperanto.

Versxajne mi raportos pri la vojagxo en cxi tiu blogo.