Jxeti mocxiojn | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。


Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)
Tuj antaux la ekjxetado

Kiel en la lastaj jaroj ankaux cxi tiu jaro hodiaux okazis Mocxi-jxetadon en la vilagxeta sanktejo. Ankaux mi partoprenis en la amuza batalo por kapti mocxiojn. La vetero estis malbona kaj ecx pluvis. En la puveto oni jxetis mocxiojn kaj ni batalis por enmanigi ilin. Pro la malbona vetero kolektigxis iom malmultaj batalantoj, kaj mi gajnis dek mocxiojn grandajn kaj malgrandajn. Oni gajnas averagxe 2-3 mocxiojn.

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)
Jen la mocxioj, kiujn mi gajnis Kun iom da sabloj.