Mocxi-farado | Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)

Per kinetoj kaj artikoloj mi prezentas al vi veran Japanujon.
国際語エスペラント、または日本語で、おもしろいこと、つまらないことを書きます。

Kiel en la lastaj jaroj ankaux en cxi tiu jaro mia familio faris Mocxiojn.

Matene ni komencis vaporkuiri per malnovamaniero. vidu malsupran foton.



Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)-vaporkuiri


Lastatempe nur tre malmultaj japanoj kuiras per tiaj lignaj fornoj. Multaj japanoj kuiras per gasaj fornoj aux per elektraj fornoj.

Jen estas la masxino por fari Mocxion de Mocxi-rizo.


Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)-masxino por Mocxioj


Nun cxi tiu masxino turnas la helicon kaj sxangxadas rizon en la mocxion.


Al Kinetoj 2 (アル キネートィ 2)-platigita


Supre estas la mocxio etendigita.

Vespere mi trancxis mocxiojn kaj gxi farigxiz multaj malgrandaj mocxioj.

Versxajne en la komenco de novjaro ni mangxos mocxiojn en cxiu matenmangxo.