En la lasta semajno mi vojagxis kun mia familio al la lokoj, kiuj trovigxas proksime de monto Hujxi. Gxi estas la plej fama kaj la plej alta monto(3776m) en Japanujo. Versxajne ankaux vi konas la monton. En la angla lingvo gxi estas skribita kiel "Mount Fuji".
Ni vizitis proksimajn lokojn, sed ni ne ofte povis vidi tutan figuron. Cxar ofte nuboj aperis antaux la monto kaj ili malhelpas nin vidi tutan korpon de monto Hujxi. Oni diras ke gxi estas tre bela. Sed multaj homoj, kiuj spertis grimpi la monton, diras ke la vojo al pinto estas ne bela. Ankaux mi, unu fojon spertis grimpi gxin, konsentas tiun impreson.
Mi fotis supran foton de lagobordo de lago Tanuki en la frua mateno. Maldekstre malsupre de la foto vi vidas la lagon Tanuki.
