Hieraux en urbo Gihu okazis Festo NOBUNAGA.
Nobunaga estas nomo de heroo, kiu unuigis Japanujon antaux cxirkaux 500jaroj. Li logxis en Gihu.
Pro tio urbo Gihu okazigas feston en cxiu jaro.
Sur cxi tiu raporto mi montras fotojn de parado.
Bedauxrinde pluvetis kaj pluvetis, kaj ne-multaj spektantoj vidis la belajn paradojn.
samurajoj kiuj iras al mulitokampo
kun la flago malnovaj militantoj
princino portas ombrelon nuntempan
heroo Sxibata Katuie kaj liaj servistoj
antauxe pasxas servistinoj kun flavaj kimonoj
Per venonta raporto mi montros kineton. Atendu iom da tagoj !




