Oficejo de NEC(Nagoja Esperanto-Centro)
En la lasta majo mi vizitis oficejon de Nagoja Esperanto-Centro.
Mi iom prezentas al vi, kie kaj kia estas la oficejo.
La oficejo troviĝas en la centro de urbego Nagoja.
De stacio Nagoja ĝis stacio Ŝinsakae vi povas veturi per subtera fervojo dum dek minutoj. De tie vi piediras orienten dum kelkaj minutoj kaj vi atingas la modernan altan betonan domegon “Junibul- Ŝinsakae”
La dua de dekstre staras la domego “Junibul- Ŝinsakae”
Kafejo “AKATONBO” okupas teretaĝon de la domego.
Unue vi trovu ĉi tiun kafejon.
Enirejo de la oficejo de NEC.
Ĝi troviĝas en la tria etaĝo.
Ĉi tiun foton mi prenis el hejmpaĝo de NEC.
En la oficejo staras grandaj librobretaroj, kiuj subtenas multe da esperantaj libroj enlandaj kaj eksterlandaj. Vi povas aĉeti ilin. Ankaŭ tablo kaj seĝoj por kunsido estas pretaj.



